Gazetara Kampanjo 2016

www.gazetaro.org

 

Zamenhof-Tago | Esperanta Librotago - 15 decembro 2015

 

 

 

 

 

 

Zamenhof-Tago

 

Zamenhof-Tago / Esperanta Librotago 15-a de decembro

La 15-a de decembro estas la naskiĝtago de L.L. Zamenhof (1859-1917), kreinto de Esperanto. Laŭ iniciato de unu el niaj signifaj verkistoj, Julio Baghy, ni festas tiam ankaŭ la Esperantan kulturon. Por la plialtigo de la spirita nivelo de la esperantistaro, Baghy proponis ke la Zamenhof-tago estu ankaŭ la tago de la Esperanta libro.

Dum kultura evento lokaj grupoj informu ne-esperantistojn pri la internacia lingvo, ties abunda literaturo originala kaj tradukita. Ni elmontru, kiel nia movado disvastigas kulturverkojn de diversaj etnoj, ebligante al alilingvanoj la ĝuadon de verkoj alipopolaj.

Tio estu nia Zamenhof-taga kontribuo al justa, egalrajteca komunikado, kiu respektas lingvan, kulturan diversecojn, strebe al daŭripova konservado de tiuj riĉecoj, rajtoj.

Krom okazigo de kunvenoj, eventoj, prelegoj pri Zamenhof, tiutage ni celebru la Esperanto-literaturon ankaŭ per aĉeto, legado de nova libro!

Vi trovos ĉe la suba ligilo la afiŝon de la Zamenhof-Tago / Esperanta Librotago en pluraj lingvoj, kiun vi povas kundividi kun viaj konatuloj en la sociaj retoj:

http://www.gazetaro.org/2016/librotago2016/ 

Afiŝoj: Peter OLIVER (grafiko) kaj tradukintoj el la tuta mondo. Realigo de la agado fare de esperantistoj el multaj landoj kun gvido de la teamo ‘Zorgantoj pri informado’ (ZPI). Dankon al ĉiuj!

 

 

 

 

 

Esperanto en la gazetaro de via regiono

Per eta ago vi povas senpage aperigi artikolojn pri Esperanto en ĵurnaloj, revuoj, televidoj, radioj, sociaj retoj kaj blogoj de via regiono. Tio estas la celo de la Gazetara Kampanjo pri la ĉi-jara UK, okazonta en Nitro, Slovakio. Nia kongreso povas interesi amaskomunikilojn, kaj ili pli volonte raportas pri ĝi, se temas pri partoprenantoj el via regiono. Povas esti interesa al la loka gazetaro la fakto, ke vi mem aŭ via samlandano vojaĝos eksterlanden al internacia kongreso, kie milo da homoj el dekoj da landoj diskutos gravajn temojn, sen interpretado, en unusola lingvo komprenata de ĉiuj.

 

 

1 - Kontrolu ĉu vi konas kongresanon 

  (Se vi mem estas kongresano, iru rekte al la 2a paŝo)

spektu filmeton kun detalaj klarigoj pri la kampanjo

2 - Sendu al la gazetaro la SUGESTATAN TEKSTON de la Kampanjo
3 - Informu pri aperinta artikolo

 

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2016 - (esperanta | eo | Esperanto) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro) 
Tago de la Gepatra Lingvo
esperanta - bilda versio - klaku por malfermi novan fenestron kun la bildo. Por pdf, Facebook-grandeco vidu sub la bildo

Esperanto-Tago

 

 

Konsilaro pri Informado

Pagataj reklamoj en Facebook

 

 


  UK 2016 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro (Slovakio) 
www.nitra2016.sk

grupo ĉe Fejsbuko (vizaĝlibro)

 

disktulisto Informado ĉe Yahoo Groups


Antaŭaj kampanjoj

UK 2015 - Lille

UK 2014 - Bonaero

UK 2013 - Rejkjaviko

UK 2012 - Hanojo

UK 2011 - Kopenhago

UK 2010 - Havano

UK 2009 - Bjalistoko

UK 2004 - Pekino