Gazetara kampanjo ĉirkaŭ la UK 2010

www.gazetaro.co.nr

Estimata samideano, la Universala Kongreso de Esperanto en Havano, Kubo povas fariĝi bona okazo informi la eksteran mondon pri Esperanto. Tial ni invitas vin partopreni la laŭvican eldonon de la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ UK. La informo pri la kongreso adresita al la loka (samvilaĝa, samurba) ĵurnalo, radiostacio aŭ televidstacio povas veki intereson de koncerna amaskomunikilo ne sole pri ĝi, sed pri Esperanto pli ĝenerale. 

Danke al la klopodoj de la CO kaj ĝia direktoro Osmo Buller, de la Pola LKK  kaj ankaŭ de kelkaj aktivuloj, pasintjare nia kampanjo ĉirkaŭ la Bjalistoka UK  fruktis per pli ol 100 raportoj pri Esperanto en pluraj landoj.     

Kalkulante je via agado ni sugestas telefoni al via loka ĵurnalo, radiostacio aŭ televidprogramo informante jam nun la  kongreso en Havano kaj liginte kontakton kun koncerna ĵurnalisto adresi al li modelan tekston 2010

En ĉi tiu paĝo www.gazetaro.co.nr  vi trovos sugeston pri informa teksto, ĝian tradukon al pluraj naciaj lingvoj, kaj detalojn pri la kampanjo. 

Ni petas ke vi aldonu informojn pri la gazetoj kontaktitaj rekte en nian formularon aŭ per niaj retaj adresoj.

Emilio Cid, komisiito pri Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ UK 2010

Barbara Pietrzak, Ĝenerala Sekretario, estrarano pri informado


Jen kiel partopreni:

1 Serĉu ADRESOJN de gazetoj en via regiono

2 Sendu la MODELAN TEKSTON de la Kampanjo Havano 2010

3 Aldonu informojn de ĵurnaloj jam kontaktitaj en nian FORMULARON

Fotoj de la 95a UK - Havano
.

Gazetara kampanjo ĉirkaŭ la UK 2009 - Bjalistoko

Partoprenu la grupon "Gazetara informkampanjo ĉirkaŭ la UK"

retadreso:         Viziti la grupon

Tiel vi povos helpi nin:

- plusendi tiun mesaĝon kaj varbi kunlaborantojn;
- proponi efikajn manierojn realigi tiun kampanjon;
- kolekti datumojn pri lokaj ĵurnaloj;
- traduki modelajn gazetarajn komunikojn al via gepatra lingvo;
- sendi tiujn komunikojn al la loka gazetaro;
- kontroli la aperigon de artikoloj pri la UK.

Se vi povas helpi nin,  bonvolu kontakti nin

Dankon, 

Emilio Cid, respondeculo pri la informa gazetara UK-kampanjo-2009
Barbara Pietrzak, estrarano de  UEA pri informado
 
Free Domain Name