Esperanto en la gazetaro de via regiono Per eta paŝo eblus senpage aperigi artikolojn pri Esperanto en ĵurnaloj, revuoj, televidoj, radioj, retpaĝoj, kaj sociaj retoj de via regiono. Tio estas la celo de la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la Universala Kongreso de Esperanto, organizata de UEA. La kongreso de Rejkjaviko povas esti interesa kaj raportinda fakto por amaskomunikiloj, se ĝi rekte rilatas al konkretaj personoj, vivantaj, loĝantaj en via regiono. Do, povas esti interesa al la loka gazetaro la fakto, ke vi mem aŭ via samlandano vojaĝos eksterlanden al internacia kongreso, kie miloj da homoj el cento da landoj diskutos plurajn temojn, en unusola lingvo komprenata de ĉiuj.
Emilio Cid - cid.emilio(ĉe)gmail.com, kunhelpa komisiito pri la Rejkjavika UK |
Ĵurnalistoj ne emas raporti pri
Esperanto, ĉar ili opinias ke ĝi ne estas novaĵo.
La UK estas granda kaj impona, sed ĝi okazas en fora loko, do tio ne interesas al lia/ŝia loka publiko. |
1 - Vidu kiel konvinki ĵurnalistojn de via regiono raporti pri Esperanto.
2 - Serĉu ADRESOJN de ĵurnaloj, revuoj, televidoj, radioj, retpaĝoj kaj sociaj retoj de via regiono. Se vi loĝas en granda urbo, sendu artikolojn ankaŭ al la gazetaro de via kvartalo. Sendu ilin al ĉiuj viaj lingvanoj, esperantistoj kaj ne-esperantistoj, per retmesaĝo kaj per sociaj retoj, kiel Facebook, Ipernity, Twitter, G+, kaj similaj.
3 - Sendu la MODELAN TEKSTON de la Kampanjo
4 - Aldonu raportojn aperintajn en nian FORMULARON.Fotoj de la 98a UK -
Rejkjaviko Alŝutu viajn fotojn per retmesaĝo al tip79help(ĉe)photos.flickr.com - aldonu la titolon de la foto en la tem-lineo. |
Vizitu nian grupon ĉe Fejsbuko (vizaĝlibro)
Antauaj kampanjoj
Gazetara kampanjo ĉirkaŭ la UK 2004 - Pekino
Gazetara kampanjo ĉirkaŭ la UK 2009 - Bjalistoko
Gazetara kampanjo ĉirkaŭ la UK 2010 - Havano
Gazetara kampanjo ĉirkaŭ la UK 2011 - Kopenhago
Gazetara kampanjo ĉirkaŭ la UK 2012 - Hanojo
Partoprenu la grupon "Gazetara informkampanjo ĉirkaŭ la UK" |
retadreso: Viziti la grupon |