Kampanjo ĉirkaŭ la UK 2009

Dum sia marta kunsido la estraro de UEA aprobis, ke estu restarigita la gazetara informkampanjo ĉirkaŭ la UK, kiun antaŭ kelkaj jaroj sukcese realigis Brusela Komunik-Centro.   Tiu kampanjo celas informi lokajn ĵurnalojn tra la mondo pri la vojaĝoj de siaj sam-urbanoj al Bjalistoko por partopreni la UK-n, kaj ebligi la aperon de raportoj pri la UK. Ni bezonas la kunlaboron de ĉiuj esperantistoj. Vidu pliajn detalojn:

Postkongresa modela teksto de la Kampanjo

Ĵurnaloj jam kontaktitaj

Retejoj de ĵurnaloj

Mapo de la kampanjo

Brazila prezidanto favoras Esperanton

Partoprenu la grupon "Gazetara informkampanjo ĉirkaŭ la UK"

retadreso:         Viziti la grupon

Tiel vi povos helpi nin:

- plusendi tiun mesaĝon kaj varbi kunlaborantojn;
- proponi efikajn manierojn realigi tiun kampanjon;
- kolekti datumojn pri lokaj ĵurnaloj;
- traduki modelajn gazetarajn komunikojn al via gepatra lingvo;
- sendi tiujn komunikojn al la loka gazetaro;
- kontroli la aperigon de artikoloj pri la UK.

Se vi povas helpi nin, bonvolu kontakti nin  

Dankon, 

Emilio Cid, respondeculo pri la informa gazetara UK-kampanjo-2009
Barbara Pietrzak, estrarano de  UEA pri informado

Revuo Esperanto - Malferme- julio 2009

Pola Radio - 20a de junio 2009

UEA viva - 25a de majo 2009

Gazetara kampanjo en viaj landoj - paĝo de la LKK - 18a de majo 2009

TEĴA - Tutmonda Esperantista ĵurnalista Asocio

Estrarkunsido de UEA - Libera Folio - 27a de aprilo 2009


Komentoj de la kunlaborantoj

 

 

  Free Domain Name - www.YOU.co.nr!