Tradukoj
af: Afrikaans | cy: Cymraeg | fr: Français | it: Italiano | oc: Occitan | sq: Gjuha shqipe |
ar:
العربية |
da: Dansk | fy: Frysk | ja: 日本語 | os: Ирон | sr: Srpski |
be: Беларуская | de: Deutsch | ga: Gaeilge | ko: 한 글 | pl: Polski | sv: Svenska |
bg: Български | el: Ελληνικά | gl: Galego | lb: Lëtzebuergësch | pt: Português | sw: Kiswahili |
bn: Bengali | en: English | he: עברית | lt: Lietuviškai | rm: Rumantsch | te: Telugu |
br: Brezhoneg | es: Español | hi: हिन्दी | lv: Latviešu | ro: Română | th: ไทย |
bs: Bosanski | et: Eesti | hr: Hrvatska | mg: Malagasy | ru: Русский | tl: Tagalog |
ca: Català | eu: Euskara | hu: Magyar | mt: Malti | sb: Serbski | tr: Türkçe |
cs: Česky | fa: فارسى | id: Indonesia | nl: Nederlands | sk: Slovenčina | uk: Українська |
cv: Чăваш | fi: Suomi | is: Íslenska | no: Norsk | sl: Slovenščina | vi: Tiếng Việt |
wa: Walon | zh: 汉语 | nigra = tradukenda ruĝa = baldaŭ aperota blua = tradukita |
[Komenco] Brazila prezidanto favoras Esperanton Prezidanto de Brazilo, Lula da Silva komisiis al Cláudio Soares Rocha, la Direktoro pri Historia Dokumentado esprimi al la prezidanto de la Universala Esperanto Asocio UEA deziregon, ke iun tagon Esperanto estu akceptata kiel komunika lingvo. Tiu deziro venis responde al la letero de la prezidanto de UEA direktita al la pintkonferenco de la BRBĈ-landoj: Brazilo, Rusujo, Barato kaj Ĉinujo (angle: BRIC), okazinta la 16-an de junio en Jekaterinburgo por diskuti pri la monda ekonomia krizo, kaj interalie pri lanĉo de nova valuta sistemo. Pri tiu nova valuta sistemo la prezidantoj de la BRIC-landoj ne atingis interkonsenton. D-ro Probal Dasgupta, la prezidanto de UEA proponis en sia letero al la menciitaj ŝtatprezidantoj, ke la kvar "promesplenajaj landoj por la estonteco" laboru por ĉesigi ne nur valutajn, sed ankaŭ lingvajn privilegiojn. La internacia uzo de la angla - laŭ Probal Dasgupta - fortigas la poziciojn de kelkaj privilegiitaj landoj. En la nomo de la brazila prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva, Cláudio Soares Rocha, la direktoro pri Historia Dokumentado dankis al Dasgupta pro lia zorgo pri la egaleco en internaciaj rilatoj kaj esprimis sian admiron pro la klopodado, kiun esperantistoj de la tuta mondo entreprenas cele al la ĉiam pli granda disvastigo de Esperanto. Li skribis i.a.: “Ni deziregas ke, fakte, iun tagon Esperanto povu esti akceptita de plejparto de la nacioj, kiel lingvo adoptita por faciligi la komunikadon sen lingvaj privilegioj. […] ni konsentas pri la valoro de la lingvo disvastigata de via asocio. [..] Ni scias, ke en la historio de la homaro, estis lingvoj, kiuj entrudiĝis kiel sekvo de la politika hegemonio, kiel latino, aŭ certagrade la franca kaj poste la angla. Ni deziregas ke, fakte, iun tagon Esperanto povu esti akceptita de plejparto de la nacioj kiel lingvo adoptita por faciligi la komunikadon sen lingvaj privilegioj”. La subteno de Brazilo certe estos tradukata al praktikaj agadoj en la venontaj monatoj en UN kaj en Unesko. La Universala Asocio de Esperanto-parolantoj strebas, ke la favoraj rezolucioj jam proklamitaj de la Ĝenerala Konferenco de Unesko iĝu multe pli konkretaj kaj, ke la instruado de Esperanto fariĝu parto de la sindevigoj de la membro-ŝtatoj lige kun la nun lanĉata Jardeko de Lingvoj. La parolantoj de Esperanto vidas en ĝi esencan instrumenton por certigi justecon sur la kampo de la internacia komunikado kaj lingvaj rajtoj, www.linguistic-rights.org . Por via informo, jen la kompleta teksto de la letero, kiu aperis kiel Gazetara Komuniko de UEA: http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=337 Al Probal Dasgupta, Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio Prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva taskis nin respondi vian leteron de la 20-a de junio 2009 adresitan al li, por danki pro via zorgo pri la egaleco en internaciaj rilatoj, tiel en la financa kiel en la lingvaj aspektoj. Ni ŝatus montri al vi nian admiron pro la klopodo, kiun esperantistoj de la tuta mondo entreprenas cele al la disvastigo ĉiam pli granda de Esperanto, lingvo kreita de doktoro Lazaro Zamenhof kiel kontribuaĵo por la interkompreno kaj komprenemo inter la homoj. Ni scias, ke en la historio de la homaro, estis lingvoj, kiuj entrudiĝis kiel sekvo de la politika hegemonio, kiel latino, aŭ certagrade la franca kaj poste la angla. Ni deziregas ke, fakte, iun tagon Esperanto povu esti akceptita de plejparto de la nacioj kiel lingvo adoptita por faciligi la komunikadon sen lingvaj privilegioj. Ni certas, ke Universala Esperanto-Asocio daŭrigos siajn demarŝojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj por laŭgrade pligravigi la rolon de Esperanto kiel internacia lingvo. Sekve ni ne vidas necesa pridiskuti la aferon, ĉar ni konsentas pri la valoro de la lingvo disvastigata de via asocio. Sincere, Cláudio Soares Rocha Direktoro pri Historia Dokumentado
|