spektu filmetan
raporton
|
Jam de kelkaj jaroj UEA organizas la Gazetaran Kampanjon pri la Universala
Kongreso -KUKO - www.gazetaro.org , kies celo estas disponigi informojn kaj
instruojn por helpi esperantistojn senpage aperigi artikolojn pri Esperanto
en ĵurnaloj, revuoj, televidoj, radioj, sociaj retoj kaj blogoj de siaj
regionoj.
La kampanjo profitas la eblecon, ke nia kongreso povas esti interesa al la
loka gazetaro pro la fakto, ke iu sam-landano vojaĝos eksterlanden al
internacia kongreso, kie centoj da homoj el dekoj da landoj diskutos gravajn
temojn, sen bezono de interpretado, en unu sola lingvo, komprenata de ĉiuj.
Ĉijare, gvidis la kampanjon Brian Barker, Emilio Cid, Renato Corsetti kaj la
estrarano Stefano Keller.
Dum nia kampanjo, ni ankaŭ proponis al la partoprenantoj de la kongreso kaj
al la esperantistoj en la tuta mondo festi la 26-an de julio, la
Esperanto-tagon.
|
|
Kapti la atenton de la gazetaro ne estas facila tasko, nek facile estas
kapti la atenton de la esperantistoj. Pro tio ni disvastigis KUKO-n per
retlistoj, facebook, youtube, Kongresa Voĉo kaj rektaj mesaĝoj al
kongresanoj senditaj de la Centra Oficejo. Malgraŭ la malgranda partopreno
de esperantistoj, multaj el tiuj, kiuj partoprenis la kampanjojn, estis
sukcesaj, kaj ĉe nia paĝo videblas kelkajn aperintajn artikolojn el pluraj
partoj de la mondo.
Dum la kongreso la prezidanto Mark Fettes, gvidis UEA–seminarion pri
konsciigo, kaj unu el ĝiaj grupoj debatis pri la informaj agadoj ĉirkaŭ la
UK. La ĝenerala opinio de tiu debatgrupo estis, ke niaj kongresoj devas iel
malfermiĝi al la ekstera publiko.
Ni debatis pri la manieroj okazigi kongresan ago-tagon, profitante la
grandan nombron da esperantistoj por surstrate informi pri esperanto kaj
inviti al prelego, koncerto, aŭ fulma kurso en la kongresejo, aŭ en alia
loko, eĉ surstrate mem.
|
|
Franca esperantistino Madeleine Nicolai montris al ni artikolon pri sia
partopreno en la UK, kiun ŝi sukcesis aperigi en ĵurnalo de sia urbo.
La estrarano Stefan MacGill proponis aranĝi kultur-lingvan festivalon dum la
UK, kie ni povos aranĝi budon surstrate pri esperanto.
Claude Nourmont informis ke eble en Lille oni faros "tuj-eventon" por kapti
la atenton de la publiko al esperanto (flashmob en la angla).
Loka aktivulo Federico Escamilla proponis ke dum tiuj agadoj la
esperantistoj uzu verdajn ĉemizojn aŭ dorso-sakojn. Meksika kongresano
proponis e-kursojn al lokaj urbaj aŭtoritatuloj, por ke ili povu saluti kaj
partopreni la kongreson.
|
|
Merkredon dum la plejmulto el la kongresanoj ekskursis, grupo de 20 homoj
renkontiĝis ĉe la kongresejo por fari la kongresan ago-tagon. Sub la gvido
de la LKK prezidanto, Jorge Cabrera, ni iris al proksima loko, nome Calle
Florida. Bedaŭrinde la loko estis ne tre taŭga por tiu agado, ĉar temas pri
urbo centro, kie la homoj estis tre okupataj kaj pluraj vendistoj
kri-reklamadas siajn varojn, mon-ŝanĝon, manĝaĵojn, ekskursojn.
Por la venonta kongreso ni preferinde iru al loko, kie la lokanoj promenas
kaj distriĝas, kaj tiel ili estos pli trankvilaj kaj ricevemaj al nia
propono.
Tamen ankaŭ pro tio, ke la stratoj estis plenplenaj je homoj, nia grandeta
grupo kun du esperantaj flagoj kaj kelkaj esperantaj vestoj sukcesis kapti
la atenton de ne malmultaj homoj. La usona esperantisto Neil Blonstein per
sia gitaro kaj kanzonoj multe helpis la grupon kapti la atenton kaj
simpatiemon de la pasantoj.
|
|
Juna loka aktivulino Stephanie Cabovianco intervjuis kelkajn homojn en la
hispana por kapti iliajn opiniojn pri Esperanto. La plejmulto jam aŭdis
pri Esperanto, sed ne bone sciis, kio ĝi estas. Demandite, junulino tikle
respondis ke ŝi lernus ĝin, se ŝi trovus utilecon por la lingvo. Alia
sinjoro kredis ke Esperanto estas antikva lingvo, parolata de Jesuo.
Profiti la kongreson ne nur por debati, sed ankaŭ por disvastigi Esperanton
estis ankaŭ la celo de la junuloj dum la Internacia Junulara Kongreso de
Esperanto en Fortalezo. La kongresanoj partoprenis lokan artan festivalon
kaj disdonis centojn da libretoj "Malkovru Esperanton" al la lokanoj.
Ni invitas nian karan leganton viziti nian paĝon www.gazetaro.org, konatiĝi
kun nia kampanjo, kaj espereble partopreni ĝin en la okazo de la venontaj
kongresoj.
|
|
|
|
|
|
|
|
|